Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 247 (2010-07-10)
[tejo] Skoltoj relevas la flagon

Skolta Esperanto Ligo, preparas novan strategian agadplanon por memorigi ĝian 100-jarigon en 2018. La ligo de Esperanto parolantaj geskoltoj planas revigligi ĝian agadon kaj oferi novan programproponon por la skolta movado per la popularigado de diverseco uzante la internacian lingvon.
SEL, la plej malnova internacia skolta organizo planas agi en la kampoj de informado (pri Esperanto en naciaj skoltmedioj ĉi jare), trejnado (trejnseminarioj por novaj aktivuloj en 2011) kaj aplikado (internacia skolta tendaro en 2012). SEL bezonas geesperantistojn, iamajn aŭ nunajn geskoltojn, kiuj volus kunlabori loke kun naciaj skoltasocioj aŭ internacie ene de SEL. Se Vi volas scii pli, bonvolu viziti: http://esperanto.org/skolta kaj skribi al SEL.Reaktivigo ĉe gmail.com por ricevi pliajn informojn.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026